La KrucoSigno
Sendependa paĝaro katolika el Nov-Zelando |
| El la katolika gazetaro novzelanda:
Sant'Egidio : |
![]() |
|
Iun januaran vesperon, amiko gvidis min al noktaj preĝoj kun la Komunumo de Sant'Egidio en Romo. Post la Sanktaj Skriboj kaj kantoj, fortika viro en la malfrua 40-jaraĝo iris al la legpupitro por doni la mediton. Li estas Andrea Riccardi, fondinto de la komunumo, kaj lia teksto estis Johano ĉapitro 4, la konversacio kun Nikodemo kiu venis nokte al Jesuo. Li parolis itallingve, liajn vortojn mallaŭte tradukis en la anglan Francesca, unu el la tradukoteamo sidanta apud mi. Mi mem iom sentis kiel Nikodemo, veninte nokte por ekkoni ĉi tiun komunumon. Profesoro pri eklezia historio ĉe unu el la ŝtataj universitatoj de Romo, Andrea Riccardi estis gimnaziano en 1968, tempo de furoro kaj studenta agitiĝo en Eŭropo. |
|
|
Li kaj kelkaj samlernejanoj komencis ofte renkontiĝi por mediti pri la Sanktaj Skriboj. Komuna deziro baldaŭ naskiĝis reveni al la ekestiĝo de la Eklezio kaj retrovi la sperton troveblan en la Agoj de la Apostoloj. Ili deziris renkontiĝi kiel amikoj en grupetoj, por kune preĝi ĉiun tagon kaj helpi la malriĉulojn. Novaj komunumanoj aliĝis kaj la misio kreskis, sekve la bezono de hejmo. Post iom da tempo en 1973 la Kardinalo Administranto de Romo donis hejmon al ili, la eks-monaĥejo kaj preĝejo karmelana de Sant'Egidio (Sankta Ĝilo) ĉe Trastevere en la artista kvartalo de Romo, konata pro siaj subĉielaj fiŝrestoracioj. La movado disvastiĝis en aliajn italajn urbegojn kaj post iom da tempo en dudek tri aliajn landojn. |
|
|
Nun la membraro estas proksimume 15 000, el kiuj du trionoj loĝas en Italio. Komunumanoj estas el ĉiuj okupoj. Ili renkontiĝas vespere en sia libertempo kaj Sabate por la Eŭkaristio. La formulo de preĝado, amikeco kaj servado al la malriĉuloj fariĝis la ĉefŝtono de ĉi tiu komunumo. Romo estas granda rendevuejo de la migrintoj de Eŭropo, el kiuj centmiloj loĝas en kabanaĉarojn, kaj ĉiam homoj loĝas sur la stratoj. Komunumanoj renkontas ilin semajnfine ĉe diversaj lokoj, kaj dividas kun ili manĝaĵon, preĝadon kaj fratulecon. La anoj ankaŭ funkciigas senkostajn manĝejojn kaj sanklinikojn. Ili financas la tutan laboron per siaj kontribaĵoj, per donacoj de amikoj kaj - por kelkaj projektoj - per iom da ŝtata financo. Laŭ sia vizio retrovi la sperton de la frua Eklezio, Riccardi ĉerpis el multaj aliaj partoj de la eklezia vivo. Kiel eklezia historiisto li minis la tradicion de la Eklezio por ideoj, adoptante la erojn kiuj taŭgis al sia celo, ĉar li diris: "Oni ne povas simple transsalti 2000 jarojn da historio." |
Li studadis la Regularon de Sankta Benedikto, kaj vizitis Konstantinopolon kaj Moskvon por aŭskulti la saĝecon de la ortodoksa sperto. La orienta influo estas videbla en la kapelaj ikonoj de Sant 'Egidio, kaj en ĝia riĉa liturgio. De la komenco, la Dua Vatikana Koncilio influis la komunumon kiu profunde studis la dekretojn. Anstataŭ la terminojn "membro" aŭ "volontulo", Riccardi preferas la terminon "disĉiplo", kiu estas biblia kaj la rolo al kiu estas vokitaj ĉiuj Kristanoj. La vivo de la komunumo estas laŭ la Sanktaj Skriboj, profunde katolika kaj tre simpla en ĝia esprimo. Unu nekutima kaj neatendita disvolviĝo estas la okupiĝo de la komunumo pri konfliktosolvo kaj neoficiala diplomateco. Kelkaj el la landoj kie ili estas establitaj spertis grandajn maljustaĵojn pro civila milito kaj luktoj inter etnaj grupoj. Pro amikaj rilatoj kun grupoj en ĝenataj landoj, oni kelkfoje invitis la komunumon esti la peranto en porpacaj intertraktoj inter la militantaj frakcioj. |
|
Kaj kun kelkaj mirigaj rezultoj. Landoj kie ili helpis ĉi tiel estas Mozambiko, Lebanono, El Salvador, Gvatemalio, Rumanio, Albanio, kaj Alĝerio. Lastatempe oni invitis ilin same fari en Uganda, kaj ili estis en Kosovo antaŭ la bomboj komencis fali. Kiel ne-registara grupo kun religia bazo, la komunumo estas akceptebla al islamaj frakcioj. Ilia sukceso estas agnoskita, kaj ili jam ricevis multajn pacpremiojn. Iam, ili gastigis viziton al Romo de la tuta albania registaro, kun plimulto de deklaritaj ateistoj. Ĉi tiu vizito ebligis aŭdiencon kun la Papo kaj diplomatajn ligojn kun la Vatikano. Ĉi tiu interpacigo estas evidente agado de la Spirito, kaj signo de aŭtentike evangelia vivado. Parto de la sukceso de la komunumo estas la harmonia interrilato kun la itala Eklezio kaj la hierarkio. Riccardi proksime laboras kun siaj antaŭaj instruistoj, inter ili la kardinalo de Milano. Li havas multajn amikojn inter ekleziaj oficialuloj kaj daŭrigas fratulecan - sed ne dependan - interrilaton kun ili. |
La nuna Papo estas forta subtenanto de la komunumo kaj vizitis Sant'Egidio du fojojn, en 1979 kaj 1993. En 1986 la Sankta Seĝo formale aprobis Sant'Egidio kiel "publika asocio de laikuloj en la Eklezio".
Riccardi havas ligojn kun multaj religiaj ordenoj kies anoj partoprenas la laboron de la komunumo.
Unu el iliaj nunaj animzorgantoj estas P. Ioachin Fernandez, ĝenerala superulo de la Societo de Maria, kiu ofte celebras Meson por ili.
Estas evidente al iuj ajn, ke ĉi tiu movado havas viglan sin-renovigan energion kiu allogas membrojn kaj donas al ili vivigan metodon por vivi laŭ la Evangelio kiel laikuloj en la sekulara mondo. Tio estas spiriteco kiu plenigas profundajn bezonojn de la disĉiploj - amikeco kun ties koncerna konvertiĝo ĉiutaga, kun-preĝado kiu profundigas tiun konvertiĝon, kaj misio al la malriĉuloj kiu memorigas ilin pri siaj talentoj. Ĉi tie troviĝas multo de la itala karaktero - la elkora gastigemo, la politika sagaco, la tradicio de diplomateco. |
|
Sed la formulo estas sufiĉe universala tiel, ke ĝi funkcias bone en aliaj landoj. Ĉio ĉi venis el simpla deziro retrovi la sperton de la frua Eklezio. La katalizilo estas Riccardi, kiu havas piedon en ambaŭ mondoj - la erudiciulo kiu legas la signojn de la tempoj, kaj la interpaciganto kiu funkciigas la Evangelion en malfacilaj lokoj. La simpla formulo de preĝado, amikeco kaj servo al la malriĉuloj estas recepto por atesti al la mondo sen konkuri kun la mondo. Kiam noktaj preĝoj finiĝis en la kapelo ĉe Trastevere kaj la komunumanoj disiĝis kun zumado konversacia, mi sentis ion tre koheran, profunde bazitan en la Evangelio kaj elkore homan. La komunumo de Sant'Egidio estas trovinta metodon vivi laŭ la Evangelio kiel laikuloj, aŭtentika reago al la Dua Vatikana Koncilio. Kiel tia, ĝi estas defia modelo por la nova jarmilo.
Postskribo: |
Populara kaj inspira sacerdoto de la roma diocezo, Don Vincenzo estis de 1983 paroĥestro de la Baziliko de Santa Maria en Trastevere kiu ofte servas kiel centro por la preĝservoj kaj festoj de la Komunumo. Don Vincenzo ludis decidigan rolon en la spirita disvolviĝo de Sant’Egidio depost kiam li renkontis ĝian fondinton Andrea Riccardi en la fruaj 70-aj jaroj. La baziliko estis plenplena kun pli ol 6,000 homoj, inter ili 8 kardinaloj, 40 episkopoj, almenaŭ 100 sacerdotoj, multaj ambasadoroj, la Prezidento de la Eŭropa Komisiono Romano Prodi, kaj du eks-Prezidentoj de Italio. Atentinde, ankaŭ ĉeestis la reprezentantoj de kelkaj aliaj Eklezioj, ekzemple la ortodoksaj Patriarkoj de Konstantinopolo kaj Rumanio, kaj reprezentantoj de la anglikana komunumo kaj la Eklezio de Skotlando.
Plia informo: |
El .Marist Messenger
Februaro 2000, monata
revuo de la Societo de Maria en Nov-Zelando.
Tradukis Mike Leon