La KrucoSigno
Sendependa paĝaro katolika el Nov-Zelando |
| El la katolika gazetaro novzelanda:
' La Mastro de l'Ringoj ' de Pastro Edmund Little |
|
|
Kiam Peter Jackson komencis filmi 'La Mastron de l'Ringoj' de J. R. R. Tolkien en Nov-Zelando, intensa estis la furoro. Serĉante la plej lastajn novaĵojn, spionoj ĉasvagis ĉe liaj scenejoj. Bolis retpaĝoj scivole pri la filmo kaj ĝiaj aktoroj. Malofte tamen oni publike menciis, ke Tolkien estis pia katoliko kaj ke lia verko reflektas lian fidon. Al sacerdota amiko li skribis: "Kompreneble 'La Mastro de l'Ringoj' estas verko fundamente religia kaj katolika; nekonscie tiel en la komenco, sed konscie tiel en la revizio". La rusoj konsciis |
Iuj trovis ke, pro la elfoj kaj drakoj en la romano, oni povas deklari ĝin al la doganistoj kiel "fabelon" kaj tiel sekure importi ĝin tra neinteligenta cenzuro. Alpinglinte la etikedon "fabelo" sur la verkon de Tolkien, iuj okcidentaj kritikistoj malestimis ĝin kiel "nerealisman" kaj "eskapisman", malindan je atento de maturaj komentariistoj, kiaj ili. Iu erudiciulo akre rimarkis, ke homoj estas precipe infanecaj kiam ili asertas sian plenmaturecon, kio povus klarigi kial pornografia literaturo estas tre ofte kaj absurde nomita 'adoltula'. Efektive, feoj tute mankas en la verko. Ĝi havas elfojn, nanojn kaj hobitojn, sed tiuj ne estas belaj, briloraĵaj aŭ kuriozaj kiel en la verkoj de (aŭtoro de infanlibroj) Enid Blyton aŭ Walt Disney. Ĉiu grupo estas portretita detale kun siaj bone difinitaj lingvo, psikologio kaj kulturo. Vere, ili estas pli realismaj ol multaj homoj supoze el 'reala vivo' kiujn portretas modernaj fikcio kaj filmoj. |
|
La vera ĝeno por modernaj sekularaj kritikistoj estas tiu spiriteco kiu plaĉis al ruslandanaj legantoj. Laŭ Tolkien, Mez-Tero estas mondo nek senutila nek hazarda. Ĝi havas Kreinto-Dion kiu decidas celon kaj destinon por siaj kreitoj. Ili povas libere akcepti aŭ malakcepti la moralan ordon de la Kreinto. La romano multe portretas la krizon kiun kaŭzas tiuj, kiuj malakceptas ĝin. Mankas eskapismo ĉi tie se, per eskapismo, la malamikema kritikisto volas diri fuĝon de severa realo. La fantazio de Tolkien servas kiel spegulo por reflekti realon - severan aŭ male - al liaj legantoj tiel, ke ili rekonas tiun saman realon en sia mondo. Bono kaj malbono |
Kiel Lucifero, la Malluma Lordo Sauron estis iam granda spirito en la servo de la Kreinto. Koruptite de potenco kaj avareco, li celis regi kaj ne servi.
Sendite al Mez-Tero por kontraŭstari la potencon de Sauron, ankaŭ lin koruptis la allogo de potenco kaj riĉeco. Li devus direkti la batalon kontraŭ la fortoj de malbono. Li tamen falas el graco kaj aliĝas al tio, kion li devus kontraŭstari. Judaso estis apostolo. Nia historio estas plena de idealistoj kiuj komencis per admirindaj intencoj kaj finis kiel demagogaj murdantoj. |
|
Mordor, la reĝlando de Sauron, estas diktaturo kies sklavigitaj enloĝantoj estas senkompataj kaj kruelaj. Kaptitoj devas elteni longigatan lertan torturon de menso kaj korpo antaŭ sperti angoran morton. Por enloĝintoj de la soveta Gulag aŭ naziaj koncentrejoj ĉi tiu estas realismo, ne 'eskapismo'.
Eskapisma |
homojn de kiuj iu ajn mense sana
persono volus fuĝi. Kiu dezirus restadi en Mordor? Sole la gardistoj
kontraŭas la eskapon de la senkulpaj kaj subpremataj kaptitoj.
Eskapi tamen ne estas la sama kiel fuĝi de respondeco. Gandalf forlasas vivon feliĉegan en Valinor por eniri Mez-Teron kaj kontraŭbatali la potencojn de malbono. Li mortas kaj releviĝas de morto.
|
|
En li, Dio eniras en falintan mondon. Lia eskapo el tiu mondo estas per sufero, morto kaj releviĝo. Li petas siajn disĉiplojn uzi la saman eskapovojon por sekvi lin. Ankaŭ ili devas ekpreni sian krucon. Tolkien ankaŭ emfazas la absolutan realecon de malbono sed asertas ĝian finfinan vanecon. (Kelkaj el liaj malestimantoj, kvankam ne agnoskantaj malbonon aŭ moralajn valorojn, ŝajnas vole agnoski la kvazaŭan vanecon de vivo ĝenerale.) En la malhelo kaj haladzo de Mordor, Sam subite ekvidas stelon. La penso penetras lin, ke fine "la ombro estas io nur malgranda kaj kelktempa: preter ĝia atingo estas lumo kaj alta belo por ĉiam". Kristanismo ankaŭ emfazas kaj la realecon de malbono kaj ĝian finfinan malvenkon. Jesuo petis al siaj disĉiploj ke ili ne timu, ĉar kvankam ili spertos malfacilon en falinta mondo fikstenata de peko kaj suferado, tiun mondon li jam venkis. |
La malhelo nek venkis lin nek enfermis liajn disĉiplojn kiuj povas trovi preter ĝi lumon kaj altan belon. La Evangelio proklamas ke la humiluloj heredos la teron. Estas la humilaj kaj negravaj hobitoj kiuj savas Mez-Teron de malbono, dum la saĝuloj kaj la fieruloj ludas sekundaran rolon. Fido kaj Espero |
| El
Wel-com, la monata gazeto de la Katolika Ĉefdiocezo
de Wellington, Nov-Zelando. Marto 2000. "Saruman" de Tony Galudi. "Gandalf" de John Howe. "Sam kaj Frodo" de Ted Nasmith. Tradukis Mike Leon. |
|
| Pliaj
legaĵoj
:
En Esperanto, ĉe eldonejo Sezonoj : Artikoloj kaj fragmentoj pri kaj el 'La Mastro de l'Ringoj': |
|